De longa tempo, Bat Trang-ceramikaĵoj produktitaj de Bat Trang-vilaĝanoj en Gia Lam -Distrikto, Hanojo estis famaj tutlande pro ilia dika ceramiko-kerno kaj simplaj kaj delikataj emajloj.
La ceramik-kreada metio en la vilaĝo prosperis en la 15-a - 17-a jarcentoj kaj multaj Bat Trang-ceramiko-produktoj estis transportitaj al Japanio kaj aliaj Sudoriento-Azia kaj Suda Azia landoj per boatoj de ĉinaj kaj okcidentaj komercistoj.
Laŭ ceramiko-metiistoj en la vilaĝo, Bat Trang-ceramiko havas kvin tipajn emajlojn: jada (ngoc bich), bruna, eburo-blanka(trang nga) muskverda(xanh reu) kaj disfendetita (van ran).
En la pasinteco, la materialoj uzitaj por krei la emajlojn venis plejparte de naturo, kiel ekzemple ruĝa ŝtono, kalcioksido, (voi) riza glumo-cindro(trau) kaj kaolino(cao lanh) kaj la tekniko krei emajlojn estis sekreto de ĉiu familio tie. Tamen, multaj sekretoj donitaj malsupren de generacio ĝis generacio iom post iom falis en forgeso.
Por konservi kaj antaŭenigi la unikajn tradiciajn emajlojn de Bat Trang-ceramiko, metiisto Tran Do, ano de la 18-a generacio de Tran-familio, unu el la familioj havante malnovan tradicion en produktado en Bat Trang, esploris kaj sukcese trovis 70 tradiciajn metodojn por krei altvalorajn emajlojn. Li reestigis centojn da antikvaj ceramikaj produktoj en la dinastioj de Ly, Tran kaj Le kun la tradicia bruna emajlo. Tiu metiisto ankaŭ sukcese rekreis disfendetitajn kaj fluantajn emajlojn kun bruna-blanka kaj jada koloroj por fari hejmajn artikolojn, devotaĵajn objektojn kaj antikvajn statuojn. Multaj ceramik-objektoj faritaj de Tran Do estas konservitaj ĉe la Templo de Hung Reĝoj en Phu Tho, kaj Templo en Bac Ninh, Templo en Co Loa kaj en Hanojo, ĉe Le reĝo vestiĝoj areo Templo de la Literaturo kaj Centro por Scienca kaj Kultura Aktiveco en Hanojo.
Bat Trang-ceramiko estis konata por ne nur pro la beleco de unikaj antikvaj emajloj sed ankaŭ pro novaj emajloj kun viglaj kaj allogaj koloroj.
1. Jad-emajlita drako kapo. 2.Granda jad-emajlita vazo
ornamita kun drakoj kaj lotuso.
3.Granda drako florvazo kun jad-emajlo produktita en la stilo dum la Nguyen Dinastio.
4.Duoblo-draka incenso brulilo kun flava emajlo.
5.Flava kaj bruna emajla lampo bazo reproduktita laŭ la stilo de la 17-a jarcento
6.Drako- kaj ĉevalo-florvazo kun flava kaj kobaltblua emajloj.
7.Flav-emajlita florujo reproduktita laŭ la stilo de la Tran Dinastio.
Fonto: Vjetnamio Ilustrita
Teksto:Vinh Hung
Fotoj: Tran Thanh Giang
27/05/2011
Esperantigis: Alta